Salutnomo Pasvorto | Registrigo | Perdita Pasvorto
Menuo
· Ĉefpaĝo
· Pri ILEI-Pollando
· Aliĝilo
· Artikoloj
· Ŝatokupoj de ILEI-anoj
· Niaj konferencoj
· IKONO
· JUNA AMIKO
· Kontakto
· Kursoj
· Statistiko
· Fotoalbumo
· Gastlibro
· Retligiloj

LA UNUA PREMIO POR ILEI-POLLANDO DANK' AL MAŁGOSIA KOMARNICKA

GRUNDTVIG kaj ESPERANTO

Okaze de la 10-jara jubileo de la Grundtvig-Projekto estis aljuĝitaj premioj por la plej sukcesaj kunlaborantoj de la projektoj. La festo okazis la 10an de decembro 2010 en Varsovio en bela ĉambrego de la Teknika Domo NOT.
La Grundtvig-Programo estas ĝenerala nefaka edukado de plenkreskuloj. Ĝia nomo devenas de la nomo de Nikolao Grundtvig (1783-1872), dana filozofo, poeto, pedagogo, fondinto de la unua popola universitato kaj la aŭtoro de la koncepto Dumviva Lernado.

La menciita projekto alportis du premiojn por la Esperanto-movado, pri kiuj ni prave povas fieri. Malofte okazas, ke dum grava neesperanta evento du principajn premiojn ricevis Esperantistoj. Tio estas granda sukceso, granda ĝojo, granda distingo kaj ankaŭ kontentego kaj fiero.

La sekretario de ILEI kaj ILEI-Pollando, Małgosia Komarnicka ricevis la Unuan Premion en la Konkurso GRUNDTVIG- Programo Dumviva Lernado kiel la plej bona laboranto de la jardeko pro la rakonto Grundtvig kaj Esperanto!

La konkursa komisiono motivigis la premion jene:
Ŝia verko estas originala, plena je fervoro kaj entuziasmo, enhavanta multon da personaj pripensoj. Unika estas la formo de la laboraĵo. En ĝi la aŭtorino detale elmontris, kiajn spertojn kaj kapablojn ŝi gajnis kiel Asistanto kaj kiamaniere ili influis ŝiajn vivon kaj profesian laboron. Apartan distingon meritas la konsideroj de la aŭtorino pri la kresko de ŝiaj personaj kompetentoj, kiu ŝuldiĝas al la partopreno en la program de la Asistanteco. Ŝi vaste priskribas la utilojn de individuaj eksterlandaj restadoj same por Asistanto, kiel ankaŭ por la propra kaj gastiganta organizaĵoj.

Małgosia loĝis 10 monatojn en Herzberg kaj laboris kiel volontulino en Interkultura Centro Herzberg (ICH). La celo de ŝia restado estis, interalie, konatiĝi kun rimedoj por edukado de plenkreskuloj, observi internaciajn edukprogramojn kaj aktivecojn de plenkreskuloj, prilabori lern- kaj instrumaterialojn respektive organizi kaj gvidi kursojn por plenkreskuloj. Ĉi tion ŝi povis sperti dank‘ al la ASISTANTECO de GRUNDTVIG, projekto enkadre de la programo de EU Dumviva Lernado.
Priskribon de la Asistanteco de Małgosia vi trovos sur la paĝoj de la Nacia Agentejo Grundtvig http://grundtvig.org.pl/index.php/ida/218/. Ŝia raporto estas ekzemplo de Bona Praktiko kaj estos libroforme eldonita venontjare (tiu priskribo estos montrata al europanoj).

La alia premiito estis Halina Komar, prezidantino de Pola Esperanto Asocio. Ŝi gajnis la duan premion pro sia Letero al amikoj en la kategorio: plej bona organizaĵo.
La Konkursa Komisiono aljuĝis por la organizaĵo la duan premion, substrekante modernan uzon de la eŭropuniaj monrimedoj ĉe la esperantista organizaĵo en Pollando.
La komisiono ankaŭ pritaksis tre alte la engaĝiĝon de Pola Esperanto Asocio por la aktivigo de personoj 55+ en la loka socio. Oni ankaŭ atestis la praktikan valoron de la konkursa laboraĵo - la indikojn kaj konsilojn, kiamaniere plibonigi organizadon de la projekto.
Specialan atenton meritas la fakto, ke la organizacjo promocias la valorojn de la lingvo Esperanto, kiu proksimigas homojn, ebligas facilajn kontaktojn kaj ankaŭ - kion oni prezentis en la projekto - estas la aŭtentika integrilo.
En la konkursaĵo oni montris amplekse ankaŭ la profitojn, kiujn donis la programo GRUNDTVIG al la aŭskultantoj de la projekto kaj al la organizaĵo mem kaj ĝiaj aktivuloj.

La estraro de la pola ILEI-sekcio tutkore gratulas al ambaŭ premiitoj kaj deziras al ili pluan sukcesan agadon, profitdonan al la movado.

La Estraro de ILEI-Pollando

 

· Odi la 19/12/2010 20:02:33 · Presu
Ensalutejo
Salutnomo

Pasvorto



Neniu Konto?
Registriĝu.

Ĉu Pasvorto Perdita ?
Petu novan pasvorton
Aktuale online
· Gastoj online: 1

· Ensalutintoj online: 0

· Membroj entute: 891,871
· Lasta membro: RamonMak