Salutnomo Pasvorto | Registrigo | Perdita Pasvorto
Menuo
· Ĉefpaĝo
· Pri ILEI-Pollando
· Aliĝilo
· Artikoloj
· Ŝatokupoj de ILEI-anoj
· Niaj konferencoj
· IKONO
· JUNA AMIKO
· Kontakto
· Kursoj
· Statistiko
· Fotoalbumo
· Gastlibro
· Retligiloj

NOVA PREZIDANTO de ILEI-PL

La 1an de februaro 2010 en Poznano la estraro de ILEI-PL renkontiĝis kun esperantistoj, kiuj helpis organizi la pasintjaran ILEI-Konferencon en Krakovo. Dum la renkontiĝo ni ne nur rememoris belajn konferencajn tagojn, sed antaŭ ĉio ni interparolis pri la estonteco de nia sekcio.

La estraro de la pola sekcio akceptis rezignon de la ĝisnuna prezidanto de ILEI-PL., Piotr Nosek. Pro multaj personaj devoj kaj okupoj li jam ne povis plenumi tiun gravan kaj honoran funkcion en la pola sekcio. Ni ege dankas al li pro la kunlaboro, subteno kaj apogo. Ni kredas, ke de tempo al tempo li povos  interŝanĝi kun ni siajn spertojn kaj konsilojn.

Piotr Nosek dankis al chiuj pro kunlaboro:

„Karaj ILEI-anoj! Dum la lastaj tri jaroj mi havis grandan honoron plenumi la funkcion de la prezidanto de ILEI-Pollando. Tio estis grava tempo por nia organizo, ĉar ILEI-Pollando komencis la agadon kiel oficiale registrita organizo, kaj jam post du jaroj sukcesis prepari sian plej gravan eventon – la ILEI-Konferencon en Krakovo. Mia modesta kontribuo al la organizo ĉi-jare finiĝas, ĉar pro profesiaj kaj personaj kialoj mi ne plu povas daŭrigi mian mision kiel prezidanto kaj membro de la Estraro. Mi dankas al ĉiuj kiuj kunlaboris kun mi dum la lastaj tri jaroj kaj mi bondeziras al la nova prezidanto kaj al la Estraro multajn sukcesojn en ilia ne facila, sed sendube utila misio.”

Kiel nova prezidanto estis elektita Tomasz Chmielik, kiu jam de kelka tempo helpis kaj subtenis agadon de la estraro de nia pola sekcio. Kun diskonigo de ĉi tiu informo pri la ŝanĝo de la prezidanteco en la pola ILEI-sekcio, ni atendis, ĝis laŭleĝe estos kompletigitaj la oficaj dokumentoj.

Tomasz Chmielik prezentis sin mallonge kaj skizis la agadplanon por la sekvaj tri jaroj.

„Mi konscias, ke mi akceptas tre respondecan taskon, sed jam ofte estis tiel en mia vivo, ke mi alfrontis malfacilajn defiojn. Dum mia profesia vivo mi instruadis la germanan lingvon en la świdnika liceo kaj gvidis multajn kursojn de esperanto, de esperantaj literaturo kaj movad-historio en Polujo kaj eksterlande. Mi havas diversajn spertojn, bonajn kaj malbonajn. De pli ol du jardekoj, la instruado de Esperanto en Pollando lamas, por ne diri, ke ĝi vere kriplas. Mankas ĉio kaj pleje gravas ke dolorige ŝrumpis la instruistaro, ne plu haveblas modernaj lerniloj, kaj „furoras” Ĉe-metodo, kiu per maniaj klopodoj provas transplanti la deknaŭjarcentajn instrumetodojn en la modernan tempon. Bedaŭrinde, ke esperantistoj ne rimarkas kaj eĉ tute ne volas rimarki, ke la didaktiko progresegis.

Mi ne promesas miraklojn. Sola mi efektivigos nenion - nur en kolegeca etoso kaj kunlaboro ni havas ŝancon ion fari. Mi ne arogas al mi ĉionsciadon, kun atento mi aŭskultos ĉiujn konsilojn, sugestojn, kritikojn - eĉ vipajn, sed ne malicajn. Mi volus - helpata de vi, polaj ILEI-anoj - kontrbui al pretigo kaj realigo de projektoj de Esperanto-instruado, turnitaj ĉefe al la junularo.

Sed antaŭ ĉio mi deziras ĉiel strebi al la leĝa statusigo de Esperanto kiel fremdlingvo en Pollando, ĉar tiu manko grave malhelpas registradon de E-lernolibroj far la edukaj instancoj kaj akiradon de plej diversaj subvencioj ĉe la ŝtataj, ministeriaj, vojevodiaj kaj distriktaj intitucioj pri edukado kaj klerigado. Tio devus esti nia prioritato. Lige kun tio, mi volus atentigi vin, ke ekzemple en Pollando depost 2004 ne eblas ricevi la titolon de ĵura tradukanto el kaj en Esperanton, ĉar laŭleĝe Esperanto (kun la gestolingvo apartenas al „komunikadaj sistemoj, kiuj ne estas naturaj lingvoj”. La logiko de tia reguligo montras, ke Esperanto ne estas lingvo vera, sed kiel artefasrita ĝi povas funkcii nur kiel „komunikada sistemo”. Nur agnoskigo de Esperanto kiel lingvo vivanta, efektiva en la komunikado kiel naturaj lingvoj povas garantii ian ajn estonton kaj signifon por la Zamenhofa helplingvo. Al Esperanto devus esti donita tn. kodo laŭ la sistemo ISO 639, kio ebligos registradon de ĝiaj lernolibroj laŭ procedoj funkciantaj en la pola sistemo de edukado. Samtempe tio helpos leĝan sankciigon de la instruado de Esperanto en diverstipaj lernejoj, konfirmon de la akiritaj diplomoj, atestiloj en Esperanto.

Por grandigi aron da instruistoj estos klopodinde ĉiel subteni kaj apogi la postdiplomajn studojn kaj instruistajn trejnadojn, okazantajn de pluraj jaroj ĉe la Universitato Adam Mickiewicz en Poznań. Nur tio estas la ĝusta vojo por ĉiuj, kiuj intencas laŭleĝe ekhavi rajtigon pri Esperanto-instruado.

Kunlabore kun ILEI mi volus jam venontjare en printempo aranĝi konsultiĝon por E-instruistoj el orienta Eŭropo kaj sekve ellabori interŝanĝo-projektojn por lernantoj el ĉi tiu regiono.

Kaj ankoraŭ unu grava atentigo. Nova estrado decidis: Ekde nun la novaĵoj de ILEI-PL aperados kaj estos dissendataj kiel IKONO-cirkulero, pri kiu redakte zorgos Stanisław Śmigielski. Ĉiuj informoj, kiuj venas de Maria Majerczak estas nur ŝiaj personaj opinioj, kaj la estraro de ILEI-PL ne respondecas pri ilia enhavo.

 

Por la estraro de la pola ILEI-sekcio
Małgosia Komarnicka

(margareta.ilei.pollando@gmail.com)
ILEI-Sekretario
www.ilei.info
Sekretario de ILEI-Pollando
www.ilei.pl

 

Tomasz Chmielik (1957)

esperantisto de 1972. Li studis germanistikon kaj polan filologion en la lublina Universitato Maria Curie-Skłodowska. Post la studofino (1981) instruisto de germana lingvo en la liceo en Świdnik apud Lublin, kie li loĝas. Ĉi-jare emeritiĝinta. El multaj lingvoj li tradukis beletron, kaj ĉefe verkojn de H. Krall, A. Szczypiorski, J. Korczak, F. Dürrenmatt, D. Ugrešić, S. Beckett, G. Kanovič, Ŝ. Aŝ, I. L. Perec, ankaŭ ĉiujn romanojn kaj rakontojn de la juda nobel-premiito I. B. Singer. Libroforme aperis liaj tradukoj de La lada tambureto (2000) de G. Grass, Ebono (2001) de R. Kapuściński, Alia Venecio (2006) kaj Mediteranea breviero (2007) de P. Matvejević, Reĝo Maĉjo la Unua (2009) de J. Korczak, samjare aperis ankaŭ sub lia redakto kaj en tradukoj Podlaĥia Antologio, kiu enhavas tekstojn de 70 poetoj skribantaj pole, beloruse, ukraine, litove kaj vivantaj en Bjalistoko kaj Podlaĥio. Inter 1987-2007 li kolektis kaj ordigis la franclingvajn artikolojn de E. Privat, kiujn li eldonis papere kaj diske ĉe sia eldonejeto Libro-Mondo. Li gvidis multajn kursojn de Esperanto en la świdnika liceo, Kultura Centro Esperantista (La Chaux-de-Fonds), Lublina Politekniko, kaj de ses jaroj li instruas historion de E-literaturo ĉe la postdiplomaj interlingvistikaj studoj de la poznana Universitato Adam Mickiewicz. En 2006 li iniciatis, tradukas kaj redaktas kajerojn de Pola Antologio. Komitatano de la Akademio Literatura de Esperanto (ALE). Ekde 2008 ĉefredaktoro de la kultur-soci-politika kvaronjara revuo Spegulo.

· Odi la 05/03/2010 13:54:48 · Presu
Ensalutejo
Salutnomo

Pasvorto



Neniu Konto?
Registriĝu.

Ĉu Pasvorto Perdita ?
Petu novan pasvorton
Aktuale online
· Gastoj online: 5

· Ensalutintoj online: 0

· Membroj entute: 1,574,171
· Lasta membro: yrxvhfobpi