Salutnomo Pasvorto | Registrigo | Perdita Pasvorto
Menuo
· Ĉefpaĝo
· Pri ILEI-Pollando
· Aliĝilo
· Artikoloj
· Ŝatokupoj de ILEI-anoj
· Niaj konferencoj
· IKONO
· JUNA AMIKO
· Kontakto
· Kursoj
· Statistiko
· Fotoalbumo
· Gastlibro
· Retligiloj

IKONO de la pola sekcio de ILEI

Karaj Geamikoj!
Pasintjare okazis en Pollando kelkaj internaciaj entreprenoj de kaj por esperantistoj, inter kiuj la specialan lokon havis la ILEI-Konferenco en Krakovo kaj la Universala Kongreso en Bjalistoko kaj cxiuj ili montris, ke Esperanto vivas, disvolvigxas kaj taugas por cxio en la internacia skalo. Nia Esperanto, kiel iu iam diris devas esti por cxio, por ke ne esti por nenio. Tiel, do, en Esperanto oni povas paroli, kanti, pregxi, kriadi kaj ecx kvereli.
Oni povas ecx kvereli malkonsentante unu kun la alia sed el tia malkonsento devas flui finfine iu decido pri la interkonsentita vidpunkto pri la afero(j) pri kiu(j) oni devas parol(ad)i.

En nia pola Esperantujo dum multaj jaroj dauradas tiaj malkonsentoj kvankam la kunagado de multaj Gesamideanoj pretigintaj la pasintjarajn E-arangxojn ekmontris, ke la interkonsentita kuna laboro por la komuna afero ankau en nia Lando estas ebla kaj fruktodona.
Neniu dubas pri la rolo de gvidanto en cxiu socia movado kaj ni menciu cxi tie nur du personoj - Ivo Lapenna en UEA kaj Jerzy Leyk en PEA, kiuj ekludis grandajn rolojn en Esperanto-organizoj - la unua internaciskale kaj la dua lanskale, en Pollando.
En nia Lando, oni devas urgxe sxangxi la statuson de Esperanto en la sxtata dimensio kaj cxi tiu sxangxo dependas ne nur de ni - esperantistoj, kvankam la sxangxo devas esti inspirata, gvidata kaj konsekvence postulata flanke de iu konscienca kaj gvidantema grupo da gekolegoj al la sxtataj instancoj.
Cxi tiu grupo devas esti gvidata kaj tiucele okazis la sxangxo de la estro de la pola sekcio de Internacia Ligo de Esperanto-Instruistoj.
La eldiron de la nova estro de la pola sekcio de ILEI Tomasz Chmielik (Vi povas tralegi en la jxus sendita informilo kaj en ILEI-PL pagxaro www.ilei.pl). Kun granda gxojo ni aldonas ankau la informon pri la vizito en la Sejmo de grupo da polaj Geaktivuloj kaj de la akcepto de ili fare de la vic-marsxalo de Sejmo Jerzy Szmajdziński. Cxi tiu vizito en Varsovio aldonigxas bonstile al la renkonto en Bruselo de la delegacio de Europa Esperanto-Unio kun EP-Prezidanto Jerzy Buzek, en kiu cxeestis ankau nia pola Europa Parlamentanino Małgorzata Handzlik.
Pri cxi similaj okazintajxoj ni volas informi Vin - estimataj Gekolegoj - en nia informilo de la pola sekcio de ILEI - "IKONO", en kiu regule, kvankam ne tro ofte, ni volas sendadi al Vi Interesajn KOmpilitajn NOvajxojn, mallongige dirite IKONON. Ni volas, por ke cxi tiuj informoj estu ne nur interesaj, sed ankau iniciatemaj, inspiraj, instruaj, integrigaj... sed ankau diskutemaj pri cxiuj temoj, pri kiuj oni povas ecx kvereli, komence malkonsentante, sed dum diskutado irante al la komuna(j) decido(j) kaj al la planata komuna laboro. (Skribu siajn opiniojn rekte al la cxefredaktoro de la IKONO, Stanisław Śmigielski au al la estraro de pola sekcio de ILEI, estraro@ilei.pl )
Gravaj estas niaj polaj, gxisnunaj atingoj - ankau en la pola sekcio de ILEI - sed ne malpli grava estas nia revado, nia planado, nia agado kaj nia atingado, el kiu ni estos fieraj. Por tio estas bezonataj ni cxiuj - polaj Gesamideanoj.
Bonan legadon de IKONO.
Stanisław Śmigielski
stansmi@gmail.com
· Odi la 03/04/2010 14:29:28 · Presu
Ensalutejo
Salutnomo

Pasvorto



Neniu Konto?
Registriĝu.

Ĉu Pasvorto Perdita ?
Petu novan pasvorton
Aktuale online
· Gastoj online: 6

· Ensalutintoj online: 0

· Membroj entute: 1,574,171
· Lasta membro: yrxvhfobpi