Salutnomo Pasvorto | Registrigo | Perdita Pasvorto
Menuo
· Ĉefpaĝo
· Pri ILEI-Pollando
· Aliĝilo
· Artikoloj
· Ŝatokupoj de ILEI-anoj
· Niaj konferencoj
· IKONO
· JUNA AMIKO
· Kontakto
· Kursoj
· Statistiko
· Fotoalbumo
· Gastlibro
· Retligiloj

PRI ESPERANTO EN LA POLA RADIO - KRAKOVO

La 22-an de aprilo 2010 en la Pola Radio en Krakovo (Radio Kraków Małopolska) okazis malgranda informado pri Esperanto kadre de la ĉiutaga elsendo „Przed Hejnałem“ (antaŭ la hejnalo). Invititaj estis kelkaj krakovaj esperantistoj, kiuj parolis pri la lingvo kaj ideo de Esperanto. Partoprenis membroj de Krakova Societo-Esperanto: Lidia Ligęza, Grażyna Porada, Bronisław Kieres kaj Anna Ramza kun edzo, kaj reprezentantino de la Pola Sekcio de ILEI Magdalena Tatara.
En amika kaj agrabla etoso kreita de gvidanto de la elsendo, ili parolis pri la kreinto de Esperanto, la E-movado, eblecoj de lernado de la internacia lingvo en Krakovo. La aŭskultantoj povis ankaŭ sperti mallongan recitaĵon en Esperanto profesie prezentita de Anna Ramza. La prezidantino de KSE, Lidia Ligęza parolis ankaŭ pri sia laboro kiel tradukanto de la literaturo el- kaj en Esperanton.
Oni informigis ankaŭ pri Esperantaj Tagoj de Krakovo, okazontaj inter la 11-an kaj la 13-an de junio 2010.

Magdalena Tatara
ILEI-Pollando
· Odi la 04/08/2010 17:44:48 · Presu
Ensalutejo
Salutnomo

Pasvorto



Neniu Konto?
Registriĝu.

Ĉu Pasvorto Perdita ?
Petu novan pasvorton
Aktuale online
· Gastoj online: 8

· Ensalutintoj online: 4
aguohojituqe, ususatur, etaziqog, eieijino

· Membroj entute: 937,299
· Lasta membro: aguohojituqe