Salutnomo Pasvorto | Registrigo | Perdita Pasvorto
Menuo
· Ĉefpaĝo
· Pri ILEI-Pollando
· Aliĝilo
· Artikoloj
· Ŝatokupoj de ILEI-anoj
· Niaj konferencoj
· IKONO
· JUNA AMIKO
· Kontakto
· Kursoj
· Statistiko
· Fotoalbumo
· Gastlibro
· Retligiloj

GRUNDTVIG KAJ ESPERANTO

 

GRUNDTVIG KAJ ESPERANTO

La Grundtvig-programo estas ĝenerala nefaka edukado de plenkreskuloj. Ĝia nomo devenas de la nomo de Mikołaj Grundtvig (1783-1872), dana filozofo, poeto, pedagogo, fondinto de la unua popola universitato kaj la aŭtoro de la koncepto Dumviva Lernado.

Ekde la 17-a de aŭgusto 2009 ĝis la 27-a de junio 2010 mi loĝis en Herzberg kaj laboris kiel volontulino en Interkultura Centro Herzberg (ICH). La celo de mia restado estis, interalie, konatiĝi kun rimedoj por edukado de plenkreskuloj, observadi internaciajn edukprogramojn kaj aktivecojn de plenkreskuloj, prilaboradi lern-kaj-instrumaterialojn respektive organizadi kaj gvidadi kursojn por plenkreskuloj, sed ankaŭ konatiĝi kun la funkciado de tiu fama loko en Esperantujo. Ĉi tion mi povis sperti dank’ al ASISTANTECO de GRUNDTVIG, projekto enkadre de la programo de EU “Dumviva Lernado”.

Mi ĉeestis instruadojn, trejnadojn, kursojn, seminariojn, kiuj okazis dum mia restado. Mi do havis eblecon interŝanĝi spertojn kun multaj partoprenantoj de tiuj renkontiĝoj, alvenintaj al Herzberg el la tuta mondo. Ĉiutage mi laboris kun la uzantoj de Esperanto kaj uzis la riĉajn bibliotekon kaj arkivejon. Mi preskaŭ ĉiutage travivis gravajn, neforgeseblajn kaj ĝis nun nekonatajn sentojn kaj spertojn.

Volontulado enkadre de Asistanteco de Grundtvig en eksterlanda organizo ebligis al mi akiri spertojn kaj sciojn neakireblajn en Pollando. Pli bone mi ekkonis la gastigantajn organizon (ICH) kaj landon (Germanio). Mi trovis ankaŭ multajn novajn amikojn kaj fariĝis ambasadoro de propra lando (kelkaj personoj vizitis kaj baldaŭ vizitos Pollandon kaj du personoj intense lernas la polan).

Ĉi tiu restado kaj la novaj spertoj estis por mi tre gravaj kaj valoraj. Ili plenumis miajn atendojn, ĉar la volontulado favoris liberan interŝanĝon de pensoj kaj spertoj. Eksterlandaj perfektigadoj kaj instruadoj estas tre valoraj, ĉar ili malfermas tute alian rigardon al problemoj kaj demandoj pri kiuj ni ĝis nun ne okupiĝis. Ni gajnas novan sperton, kiu fake instigas nian evoluon. Ni lernas ankaŭ estimon por aliaj kulturoj, sintenoj, ideoj...

Mi revenis plena da entuziasmo kaj planoj por estonteco.

Małgosia Komarnicka

(ILEI-Sekretario

Sekretario de ILEI-Pollando)

=====

10-MONATA STAGXADO EN LA ESPERANTO-URBO

Sukcesajn, eventoplenajn monatojn pasigis en Herzberg am Harz Malgorzata Komarnicka, sekretario de ILEI kaj sekretario de gxia landa sekcio en Pollando. Enkadre de la 'Dumviva Lernado' programo de EU sxi ricevis stipendion kiel Grundtvig-asistanto kaj stagxis cxe Interkultura Centro Herzberg (ICH), partoprenis plurajn seminariojn, fakkunvenojn, ecx sukcese trapasis la C1-nivelan KER-ekzamenon.

Sxi animplene sekvis la vastan lokan kaj internacian agadon de la Centro, pli kaj pli spertigxante plenumis variajn projekttaskojn, inter kiuj estis ekzemple semajna klubgvidado en la Esperanto-domo, anstatauxado en la Esperanto-lecionoj en la herzberga bazlernejo kaj gimnazio, subteno al la trilanda Comenius-projekto inter hungaraj, britaj kaj germanaj infanoj, aktiva partopreno en diversaj urbaj eventoj, festoj, lokaj projektoj kun largxskala informado kaj varbado por Esperanto.

Kun granda danko ni mencias ankaux sxiajn entuziasmajn raportojn, artikolojn aperintajn en pluraj gravaj E-movadaj gazetoj. Ni esperas je sxia baldauxa reveno al Herzberg, ekz. en oktobro al Torpedo-6 resp. ILEI-seminario pri projektoj kaj subvencipetado.

Dankon, Malgosia pro via kompetenta subteno al nia komuna celo: disvastigo de Esperanto!

Kun koraj salutoj,

Zsofia Korody

kunlaboranto de Interkultura Centro Herzberg (ICH)

 

· Odi la 17/12/2010 20:39:15 · Presu
Ensalutejo
Salutnomo

Pasvorto



Neniu Konto?
Registriĝu.

Ĉu Pasvorto Perdita ?
Petu novan pasvorton
Aktuale online
· Gastoj online: 5

· Ensalutintoj online: 2
ietofixaqogud, iyeguawohejip

· Membroj entute: 937,303
· Lasta membro: ietofixaqogud