Salutnomo Pasvorto | Registrigo | Perdita Pasvorto
Menuo
· Ĉefpaĝo
· Pri ILEI-Pollando
· Aliĝilo
· Artikoloj
· Ŝatokupoj de ILEI-anoj
· Niaj konferencoj
· IKONO
· JUNA AMIKO
· Kontakto
· Kursoj
· Statistiko
· Fotoalbumo
· Gastlibro
· Retligiloj

ILEI-SIMPOZIO PRI LA KONFERENCA TEMO

Dum la konferenco de ILEI en Krakovo esperantistaj kaj neesperantistaj scienculoj prelegis pri demandoj ligitaj rekte au malpli rekte al la konferenca temo. Estis prezentitaj en la pola lingvo au Esperanto 18 prelegoj. La prelegantoj venis el 11 universitatoj kaj altlernejoj de Pollando,
Italio, Usono, Japanio kaj Ukrainio.
· Odi la 31/07/2009 13:18:17 · Legu plu... · 4771 legado(j) · Presu

NOVA ESTRARO DE ILEI ĈEFAJ CELOJ DE ILEI POR LA PERIODO 2009-2012

La sekva estraro estis elektita en la komitatkunsido de ILEI en Krakovo, la 22an de Julio, 2009 kaj prezentis ĉefajn celojn de ILEI por la periodo 2009-2012.
· Odi la 31/07/2009 13:16:41 · Legu plu... · 7698 legado(j) · Presu

ILEI jubileas en krakova konferenco

Disvolviĝas la 42a Konferenco de ILEI – la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj – en la
renoma sud-pola urbo Krakovo.
Parte pro la liga jubileo, la faka programo de la konferenco estas eksterkutime riĉa, ofte kun
tri prelegoj aǔ sesioj samtempe. Aparta fenomeno estis uzo de skajpo por realigi du prelegojn
kun posta diskuto flanke de nepartoprenantaj fakuloj el Nederlando kaj Slovakio.
· Odi la 31/07/2009 13:16:07 · Legu plu... · 4720 legado(j) · Presu

INTERVJUO KUN PROFESORO WŁODZIMIERZ ROSZCZYNIALSKI

La Rektoro de la Supera Lernejo de Direktado kaj Bankismo (WSZiB) en Krakovo, Prof. d-ro habil. inĝ. Włodzimierz Roszczynialski, iĝis honora patrono de nia konferenco kaj ankaŭ prezidanto de la Organiza Komitato de la Simpozio.
Dum nia komuna renkontiĝo ni diskutis pri la konferencaj detaloj sed ankaŭ ni ekscis, ke lia Rektora Moŝto admiras eblecon de renkontiĝo de multaj eminentaj kaj talentaj homoj el diversaj mondanguloj dum la ILEI-Konferenco kaj ke li mem iam lernis Esperanton.
· Odi la 15/07/2009 11:16:47 · Legu plu... · 5076 legado(j) · Presu

GRANDA HONORO POR LA KRAKOVA ILEI-KONFERENCO

KATARZYNA HALL - LA MINISTRO DE LA NACIA KLERIGADO DE POLLANDO IĜIS LA ALTA PROTEKTANTO DE NIA KONFERENCO!
· Odi la 03/07/2009 20:03:29 · Presu

INTERNACIAJ EKZAMENOJ DE ILEI/UEA DUM LA 42-a ILEI-KONFERENCO

· Odi la 23/06/2009 12:59:53 · Legu plu... · 5607 legado(j) · Presu

Intervjuo kun la profesoro Andrzej Pisowicz.

Profesoro Andrzej Pisowicz estas unu el la plej famaj polaj orientalistoj kaj lingvistoj. Valoras ekkoni liajn trafajn observojn bazatajn sur lia multjara empirio. Lia referajho pri la lingvistika situacio kaj pri ŝancoj por disvastiĝo de Esperanto en la regiono de Kaŭkazo, estos prezentita dum la simpozio de la 42-a ILEI-Konferenco en Krakovo. Malgraŭ tio ke li neniam esperantistiĝis, la temo de la Internacia Lingvo ne estas fremda por li.

· Odi la 22/06/2009 16:06:36 · Legu plu... · 4303 legado(j) · Presu

ILONA KOUTNY, membro de ILEI-Pollando, HABILITIĜIS ĉe la Universitato ADAM MICKIEWICZ en Poznano.

· Odi la 20/06/2009 19:20:41 · Legu plu... · 4677 legado(j) · Presu

ESPERANTO dum la 13-a Scienca Pikniko en Varsovio

La Scienca Pikniko, organizata de la Pola Radio kaj Scienca Centro Kopernik, estas la plej granda en Eŭropo libera aranĝo populariganta sciencon. Ekde 1997 ĝi okazas ĉiujare sur la Nov-Urba Placo kaj en la apudkastela tereno en Varsovio. Ĉi-jare dum la aranĝo Esperanto estis unuafoje prezentata. Sian propran tendon, inter preskaŭ 250 institucioj, havis ankaŭ Pola Esperanto-Asocio, Varsovia Filio.
· Odi la 20/06/2009 17:06:39 · Legu plu... · 4092 legado(j) · Presu

ILEI-KONFERENCO Fino de la dua alig'periodo

Antaŭ la 31a de majo ankoraŭ malplikoste!

Ekde la 1a de junio plialtig'as alig'kotizo, c'ar la 31a de majo estas la lasta tago de la dua alig'periodo.

Alig'u tuj - pagu malpli!

Rapidu aliĝi antaŭ la 31a de majo!
· Odi la 29/05/2009 16:22:27 · Legu plu... · 4499 legado(j) · Presu

ILEI-KONFERENCO - ALVOKO 10 VESPERA PROGRAMO

La Krakova konferenco pli ol konfimos tion!

Pli detale pri amuza parto de la konferenco, ric'a kultura kaj distra vespera programo, pri famaj artistoj kiuj koncertos por la konferencanoj, pri kutimaj kaj novaj programeroj, pri tio, pri kio vi ja dum kelkaj jaroj revas kaj ec' pri tio, kion vi ne permesas al vi mem imagi - pri c'io tio kaj io plia por konvinkig'i, ke ne partopreni la konferencon signifas perdi unu someron de via vivo
· Odi la 26/05/2009 13:18:41 · Legu plu... · 4299 legado(j) · Presu
Ensalutejo
Salutnomo

Pasvorto



Neniu Konto?
Registriĝu.

Ĉu Pasvorto Perdita ?
Petu novan pasvorton
Aktuale online
· Gastoj online: 2

· Ensalutintoj online: 0

· Membroj entute: 891,871
· Lasta membro: RamonMak