ESTRARKUNSIDO DE POLA ILEI-SEKCIO
Dodane przez Odi dnia 17/12/2010 20:43:30

Ekde la 11a ĝis la 14a de novembro en Krakovo kaj Mikołów okazis la unua estrarkunsido de la pola ILEI-sekcio ĉi-jare.


Treść rozszerzona

 

Ekde la 11a ĝis la 14a de novembro en Krakovo kaj Mikołów okazis la unua estrarkunsido de la pola ILEI-sekcio ĉi-jare. Dum ĉi tiuj tagoj la estraranoj kunvenis en diversaj lokoj kaj dum diversaj tagtempoj. En la estrarkunsido aktive ĉeestis invitatajn gastojn: dum unua tago Halina Komar, la prezidantino de PEA, Robert Kamiński, la sekretario de PEA kaj la membro de la ILEI-PL kaj dum lasta tago Edward Malewicz, la membro de la ILEI-PL. La estraranoj pene, sed harmonie kunlaboris kaj entreprenis multajn gravajn decidojn interalie:

- ĉeesti la 32 Tutpalandan Kongreson de Esperanto en Nowy Sącz en 2011; ILEI-PL preparos parton de la programo

- eldoni novan E-lernolibron skribitan de Edward Malewicz

- eldoni Kantlibrojn forme kajeroj preparitaj de Ela Harężlak

- krei la statistikon de la lokoj en kiu oni instruas Esperanton

- ĉeesti la PROJEKTOn 125

Ĉiuj decidoj estos detale prilaboritaj kaj pere de IKONO (la informilo de la pola sekcio de ILEI) dissendotaj al niaj membroj.


La estraro de Ilei-PL