ESPERANTO EN MIKOŁÓW
Dodane przez Odi dnia 17/12/2010 20:53:21

La 12an de novembro, vendrede, la estraranoj de ILEI-PL ĉeestis la aranĝon en Mikołów kunligitan kun la disdono de la unua premio en la konkurso La floro de la filiko de la revuo Juna Amiko, kies patrono estis pola ILEI-sekcio.


Treść rozszerzona

 

La 12an de novembro, vendrede, la estraranoj de ILEI-PL ĉeestis la aranĝon en Mikołów kunligitan kun la disdono de la unua premio en la konkurso La floro de la filiko de la revuo Juna Amiko, kies patrono estis pola ILEI-sekcio. La infanoj el la Klubo Esperanto en Mikołów gajnis unuan konkursan premion kaj ricevis belan libron de J.Korczak Reĝo Maĉjo la Unua kaj etajn donacojn.

Organizantoj de la renkontiĝo estis la Klubo Esperanto en Mikołów kaj pola ILEI-sekcio. Nia renkontiĝo okazis en la bela ĉambrego de la renovigita Urba Publika Biblioteko vespere sub la titolo Rendevuo kun Esperanto. Ĉeestis ĝin gepatroj de la distingitaj infanoj, loĝantoj de la urbo (inter kiuj estis ankaŭ instrustoj de la lokaj lernejoj) kaj esperantistoj. La aranĝo ofertis riĉan programon, kiu estis bela reklamo de Esperanto, Mikołów-Klubo, ILEI kaj la revuo Juna Amiko. Dum ĉi tiu renkontiĝo ĉiuj eĉ unu minuton ne sentis sin fremdaj, gvidantoj preskaŭ tuj fariĝis unuecaj kun partoprenantoj de la Mikołów-renkontiĝo.

Ania Budacz (Klubo Esperanto) kaj Małgosia Komarnicka (ILEI-PL) dinamike gvidis la aranĝon kaj interese proksimis al publiko valorojn de siaj organizoj. Robert Kamiński (PEA kaj ILEI-PL) interese prezentis informojn pri Esperanto, ĝiaj historio kaj kulturo. Magdalena Tatara (ILEI-PL) preparis mini lecionon de Esperanto pruvante, ke la lingvo estas facila kaj simpla kaj Halina Komar (PEA) prezentis la projekton enkadre de la Dumviva Lernado programo de EU. Bela varbmetodo estis ankaŭ kantado de konataj kantoj en Esperanto fare de la E-koruso Sub la verda stelo el Tychów. Ĉiuj aŭskultantoj konstatis, ke la E-lingvo kaj E-kantoj belsonas.

Dum la paŭzo ĉiuj partoprenintoj gustumante bongustajn kukojn de la loka konditorejo povis interŝanĝi siajn opiniojn kun la prelegantoj kaj organizantoj. La organizantoj respondis demandojn de la publiko kaj aŭskultis iliajn komentojn. „Okulfrapis“ granda interesiĝo pri Esperanto precipe de junuloj kaj tio kiom multaj homoj jam aŭdis pri Esperanto. La publiko havis ankaŭ eblecon admiri esperantajn librojn kaj revuojn kaj trafoliumi kronikon de Esperanto en Mikołów 1960-2010.

Kulmina punkto de la aranĝo estis ankaŭ kantado kaj dancado de la premiitaj en la konkurso infanoj. La infanoj sub la gvido de Ela Harężlak (ILEI-PL) dum preskaŭ unu horo preparis belan programereton per kiu surprizis ĉiujn ĉeestantojn.

La renkontiĝo en Mikołów atingis sian celon, ĝi estis sukcesa kaj fruktodona aranĝo, kiu realigis ankaŭ gravan kaj konkretan celojn, ĝi liveris novajn sciojn pri Esperanto, informis pri la E-kursoj kaj la Klubo Esperanto en Mikołów kaj ILEI-PL gajnis kelkajn novajn membrojn. La aranĝo permesis ankaŭ travivi nekutimajn sentojn kaj forgesi pri griza ĉiutageco.


Małgosia Komarnicka
sekretario de ILEI-Pollando