REGISTRADO DE E-KURSOJ
Dodane przez Odi dnia 17/12/2010 20:57:11

ILEI-PL okupiĝas pri la registrado de kursoj.


Treść rozszerzona

 

La retejo <edukado.net> okupiĝas pri la registrado de kursoj flanke de ILEI. Tiun rolon en Pollando, por pola instruado plenumas la pola ILEI-sekcio sur sia paĝaro www.ilei.pl. Vizitu nian paĝaron Statistiko kaj anoncu vian kurson. La elektronika formularo helpos al vi anonci la kurson. Dank’ al tio ni povos respondi ofte starigitan demandon: Ĉu fakte ie oni instruas tiun lingvon? Bonvolu registri ĉiun instruadon, oficialan aŭ privatan, bibliotekan aŭ universitatan.

 

Memoru, ke instruado de Esperanto atingas sian veran utilon, nur kiam ĝhi havas internacian dimension. Nia ĉefa celo estas altigo de la kvanto kaj kvalito de Esperanto-instruado je ĉiuj niveloj.

Estraro de pola ILEI-sekcio anticipe dankas al vi.

Małgosia Komarnicka
sekretario de ILEI-Pollando